Ekuzi Scribus:03
Elŝuti novan version
Unue: estu certa ke vi scias kion vi faras. La elementa proceso de Scribus instalo en vian komputoron povas havi ambaŭ simplan kaj pli komplikan solvon, tial vi elektu tiun, kiu konformas vian sperton, escepte ke vi volas iom aventurumi. Ĝenerale, por ne alkutimiĝitaj al elŝutado, tradukado, muntado kaj instalado de programaro, estus plej bone trovi jam tradukitan version por via mastrumsistemo. Tiuj ekzistas por diversaj Linuksaj distribuoj, MacOS X, OS/2 & eComStation kaj Vindozo (fakte, se temas pri Vindozo, instalado de duumaj dosieroj estas la sola ebleco, kaj bonvolu rimarki ke Vindozaj versioj bezonas Vin2000 aŭ XP).
Sugestioj por lacaj:
|
Plej facile - la duumaj dosieroj
Debian | apt-get install scribus |
Fedora Core - Plano A | uzu programon yum (vi devas fari tion kiel root) yum install scribus Ĉiuj dependencoj estos aŭtomate zorgataj. |
Fedora Core - Plano B | elŝutu RPM dosieron, tiam instalu (vi devas fari tion kiel root) per rpm -ivh scribus-precize-kiel-la-dosiero-nomiĝas (ekz. scribus-1.3.3.2-1.suse101.i686.rpm) Vi devos mem zorgi pri dependencoj. |
Gentoo | emerge scribus |
Mandriva | uzu urpmi (vi devas fari tion kiel root) urpmi scribus Ĉiuj dependencoj estos aŭtomate zorgataj. Uzu http://easyurpmi.zarb.org/ kaj aldonu 'main' kaj 'contrib' al via urpmi datumbazo de fontoj ('updates' kaj 'plf' deponejoj estas ankaŭ tre utilaj). |
PLD | poldek -i scribus |
SUSE | Uzu Yast2 aŭ RPM, kiel kun Fedora Core supre |
(X)(K)Ubuntu | Bonvolu, legu tiun ĉi artikolon. |
Mac OSX | Iru al tiu paĝo kaj sekvu tieaj instrukcioj |
Windows 2000 aŭ XP | Grava: Iru tien unue por legi instrukcioj Tiam iru tien por elŝuti. |
OS/2 / eComStation | Grava: Iru tien por elŝuti. Bonvolu atenti, ke versio por tiu ĉi platformo etas plu beta versio pro dependecoj de alia programaro, tamen testoj de Scribus estas korektaj. Rehelpo bezonata! |
Mem munti
Elementa proceso:
|
Vizitu www.scribus.net kaj iru al sekcio de elŝutoj. Bonvlou legi la instrukciojn en la dokumentacio sekcio por ekscii kiel instali Scribus por via mastrumsistemo. Tie vi trovos detalan informon ene via elŝutita pakaĵo, en la INSTALL kaj README dosieroj.
Ni rekomendas uzi nur stabilajn versiojn por krea laboro. Se vi estas vere brava kaj vi volas helpi nin trovante erarojn kaj rehelpante pri utilecon de novaj ebloj plu prilaborataj, iru al this paĝo por akiri la lastan CVS version. La CVS versio ne ĉiam estas stabila, kaj ĝi ankaŭ multe superas la stabilan version je ĝiaj ebloj. Nur procedu [simplajn instrukciojn en ĉi tiu viki pri instalado el CVS. Por tiuj, kiuj ne scias, CVS signifas Concurrent Versioning System, sprita metodo por kelkaj programistoj el diversaj situoj, provizi ilia programaro en centra deponejo dum ili dinamike prilaboras ĝin.
Nepre legu paĝon pri postuloj en tiu ĉi paĝaro, ĉar Scribus bezonas ke kelkaj gravaj dosieroj estu jam instalitaj en via mastrumsuistemo. Kaj ne forgesu pri supraj notoj.
Instali Adobe Reader
Scribus estas bonega ilo por krei PDFojn. Sed ne ĉiuj PDF vidigiloj estas samaj, precipe en Linux. Do, iru al adobe.com aj elŝutu la plej novan, version de Adobe Reader taŭgan por via platformo. Dum tiu ĉi dokumento estas skribata, la plej nova versio estas Adobe Reader 7.
Alĝustigi ekrankolorojn al preskolorojn
Finfine, se vi volas krei publikaĵojn, vi devas certiĝi ke koloroj kiujn vi vidas sur ekrano kongruas tiujn presotajn. Tial vi devas instali specialan kaj apartan programeron, nomatan Sistemo de Koloradministrado aŭ CMS. Windozo kaj Makintoŝo jam enhavas CMS, kiuj tie nomiĝas ICM kaj ColorSync, respektive. En Linukso, vi devas instali liberan CMS, nomatan LittleCMS. Elŝutu kaj sekvu la instrukciojn ĉe littlecms.com, aŭ vi vidu ke lcms (kaj lcms-devel) povas esti instalita same kiel Scribus duumaĵoj kiel montrita supre. Vi povas ankaŭ instali ĝian version en Windows kaj Macintosh. Por tiu ĉi lernodokumentaro, LittleCMS ne estas bezonata, kvankam tute utila.
Uzi proprajn tiparojn
Ĉu vi jam havas aron de tiparoj kiun vi volas uzi en via Linukso? Instalu vian jam ekzistantan TrueType, Postscript aŭ OpenType formataj tiparoj en Linukson. Vi trovos simplajn paŝojn cititajn en dokumentara sekcio de la Scribus paĝaro. Por tiu ĉi helpodokumentaro, vi ne bezonas instali iujn specialajn tiparojn. Tiel vi povas simple komenci kreante vian unuan ekzemplan publikaĵon.
Ĝusta laboraranĝo
Nia magazino nomiĝas 'FreedomYug' kaj enhavas multajn bildojn kaj tekstojn. Kelkcentpaĝa magazino povas ankaŭ konsisti el kelkaj Scribus dosieroj, ĉiu de 8 ĝis 20 paĝoj. Tial, plej bone estas kri dosierujon por ĉiu publikaĵo. Mi kreis unu, nomitan 'Fyug'. En ĝi, kreu na malpli ol du apartajn dosierujojn, 'Teksto' kaj 'Bildoj'. Vi povas uzi redaktilon de simpla teksto, kiel Vim aŭ Emacs en Linuso, aŭ Notepad en Vindozo. Vi povas ankaŭ uzi tekstoprilaborilon, kiel Openoffice.org, verkante vian artikolon kaj konservante en la Teksto dosierujo. Scribus povas importi Openoffice.org dosierojn kun iom limigita kapablo rekonstrui tekstoaranĝon. Malfruaj versioj de Scribus (1.2.5, 1.3.3 aŭ pli) povas ankaŭ importi Microsoft Word dosierojn, sed la tekstoaranĝo perdiĝas dum la importado.
Simile, skanu aŭ prilaboru fotaĵojn kaj deponu ilin en 'Bildoj' dosierujo. Oni povas uzi diversajn bildformatojn, inkluzive TIFF, JPEG kaj PNG.